Kiam mi restas sola

Kiam mi restas sola, kiam neniu min vidas
Kun vi mi interparolas, al vi mi pense rapidas
Kiam delonge estas mi sen viaj leteroj
Malamas mi poŝtkeston, malbonas miaj aferoj

Kiam forgesas mi sonon de voĉo mallaŭta via

Mi kantas malnovajn kantojn
Kiujn kantis ni ja
Mi kantas malnovajn kantojn
Kiujn kantis ni ja

Se mi vian forgesos vizaĝon, se iam okazos tio
Do nepre mi devos vojaĝi, eĉ Dio ne scias ĝis kiam
Denove mi devos vojaĝi. Ĝis kiam, ĝis kiam, ĝis kiam?

Kiam forgesas mi sonon de voĉo mallaŭta via

Mi kantas malnovajn kantojn
Kiujn kantis ni ja
Mi kantas malnovajn kantojn
Kiujn kantis ni ja

Mi kantas malnovajn kantojn
Kiujn kantis ni ja
Mi kantas malnovajn kantojn
Kiujn, kiujn, kiujn kantis ni ja

Mi kantas malnovajn kantojn
Kiujn kantis ni ja
Mi kantas malnovajn kantojn
Kiujn kantis ni ja



Credits
Writer(s): Jomart Amzeyev
Lyrics powered by www.musixmatch.com

Link