En Bona Espero

Kolibro paūzas antaū magnolio
Balenomont' serenas super ĉio
Venteto freŝa tra l'folioj blovas
Cent metrojn for la univers' senmovas

Akveroj el ŝprucil' arĝentas dance
Dum en hamak' mi lulas min balance
Kaj jen altrotas mulo laū la pado
Alvenas lakto por la kuirado

Ĉi tie regas paco kaj trankvilo
La infanetoj ridas kun facilo
Ĉar el la hejmgemastroj am' radias
Sub verda flago orfoj familias

Aĥ, for la ungoj, stultaj mondregantoj
Vi kvazaūdiaj kvazaūhomgigantoj
Kun via politiko katastrofa
Nanigas vin ĉi loko zamenhofa



Credits
Writer(s): William Auld
Lyrics powered by www.musixmatch.com

Link