Hodiau Demandis Vi

Hodiaŭ demandis vi kial mi kantas
Pro kio mi ludas gitaron
Kaj nokte pro kio mi verkas penante
Trovi la veron amaran

Mi ĝuste ne scias, mia amata
Pro kio mi faras tion
Sed ŝajnas al mi, kiam mi kantas
Mi interparolas kun iu

Kaj la gitaro, vi eble scias
Estas por mi amiko
Ĝi bone komprenas fingrojn miajn
Kaj de animo muzikon

Hodiaŭ demandis kial mi vagas
Pro kio ne sidas mi hejme
Sed eble mi mem tre multe pagus
Por ke mi tion komprenu

Ĉu estus pli bone, se hejme mi sidus
En granda komforta fotelo
Sed lerni la vivon laŭ libroj solidaj
Ne eblas, mia anĝelo

Hodiaŭ demandis vi, kion mi volas
De l'vivo atendas mi kion
Nur esti libera kaj ne esti sola
Eviti enuon, amatino



Credits
Writer(s): Jomart Amzeyev
Lyrics powered by www.musixmatch.com

Link