Vagadi Sencele

Finiĝis laboro kaj estas vespero
Necesas jam hejmen iri
Sed mi hodiaû promeni preferas
Delonge mi tion deziris

Por tempo nelonga problemojn forgesi
Sidante sur benko sole
Kaj ne rapidi ien sukcesi
Iri kien mi volas

Vagadi sencele ĝis nokta mallumo
Agordi animon minore
Kaj foliumi kiel albumon
Foliojn de mia memoro

Kaj mian doloron ne povos kuraci
Eĉ tia ĉarna vespero
Mi scias, mi scias, animtrankvilecon
Mi trovos somere, somere

Mi morgaû revenos al miaj problemoj
Sed dume mi estas libera
Nerapidante duope promenas
Mi kaj mia espero



Credits
Writer(s): Amzeyev Jomart
Lyrics powered by www.musixmatch.com

Link