Pacxjo

Paĉjo donis al li pistolon
Kaj ideojn pri homoj malsamaj al li
Li kreskis konfuza, kalkulis kontuzojn
Kaj deponis multan malamon
Tre enen de si
Je suna mateno li pafis koleron
En homplena strato kaj mem manĝis kuglon
Cent homojn li murdis cent vivojn abortis
Sed kien ni metu la kulpon pri ĉio ĉi

Paĉjo kreskis en la orfejo
La gepatroj murditaj do restis nur li
Fremduloj ja kulpis nur tion li sciis
Do li nek spertis amon nek povis ĝin redoni

Je varma vespero li gustis la amon
Ŝi traktis lin bone li faris la samon
Post malpli ol jaro la eta beb' venis
Sed nasko danĝera la panjon forprenis
Kaj jaro post jaro de kulpo, malĝojo
Ne unu bondiro je eĉ unu fojo
Senama kreskado distordus eĉ papon
Do kial doni al junulo tia pafilon?



Credits
Writer(s): Joanne Johns
Lyrics powered by www.musixmatch.com

Link