Chiam Kunesti

Memoras amiko
Iam ni, junaj
Volis nenion
Krom esti kune
Kante, letere
Vintre, somere
Martoj, apriloj
Portis al celoj
Niajn flugilojn

Kaj sur la tero
Kaj en ĉielo
Tempo detruis
Sablajn kastelojn
Agoj spontanaj
Atendoj vanaj
Jaroj perditaj
Misoj faritaj
Revoj kaj planoj

Ora aŭtuno
Post la fenestro
Sonas malsame
Olda orkestro
Tamen deziro
Ĉiam kunesti
Ie en koro
Daŭras kaj restas
Daŭras kaj restas
Daŭras kaj restas



Credits
Writer(s): Jomart Amzeyev
Lyrics powered by www.musixmatch.com

Link