Valso Por Amikoj

Ho, miaj amikoj sinceraj
En vivo intensa mia
Nur vi signifas ion
Kaj ĉio alia | ĥ imero

Kaj ĉio alia ne gravas
Kiam mi iu vespere
Sentas min sola sur tero
Nur miaj amikoj min savas

Kiam vivo ne plu estas hela
En Moskvo aŭ en Stokholmo
Apogas min varmaj polmoj
De miaj amikoj fidelaj

Kiam post la problemoj senĉ esaj
Finfine mi havos feston
Amikoj apude estos
Por festi kun mi la sukceson

Do dankon amikoj karaj
Pro viaj sinceraj koroj
Faritaj el pura oro
Pro viaj animoj klaraj

Vi estas mia fiero
La granda atingo mia
En mia intensa vivo
Kaj ĉio alia ĥimero

Vi estas mia fiero
La granda atingo mia
En mia intensa vivo
Kaj ĉ io alia ĥimero



Credits
Writer(s): Amzeyev Jomart
Lyrics powered by www.musixmatch.com

Link